Publisher's Synopsis
La poemojn inspiris la vivo kaj verko de la Venecia poeto kaj intelektulo Sarra Copia Sulam (1600?-1641), specife sia kvarjara korespondado kun Ansaldo Cebà, pastro el Genovo. Tra ilia streca, disputoplena, ofte pasia pensintersango, Cebà sencese klopodis konverti sin al Kristanismo, sensukcese. Sarra Copia Sulam vivis, lernis kaj verkis en la Getoo de Vene-cio. La nomo de tiu malgranda juda kvartalo, kie si elvivis sian vivon, trapasis, en nia erao, surprizan metamorfozon, farigante tutmonda sinonimo de segregacio kaj sub-premado. Ni povas nur imagi al ni mem kion tiu artisma poeto, profunde sentema pri la potenco de vortoj, opinius pri tiu sango. Sub ciuj limigoj kiujn judoj devis akcepti por rajti logi en Venecio, Sarra kreis en sia domo en la Ghetto Nuovo (la sefarda flanko de rice kosmopolita komunumo) literaturan rondon kie literaturo, filozofio kaj religio estis debatataj de judoj kaj nejudoj. Dum aliaj dekretis apartigon, si antauvidis dialogon kaj intersangadon. --- Venecio estis dum jarcentoj fokusopunkto por judaj vivo kaj kulturo. Kontrau ciuj probabloj, gia getoo, fondita kiel loko de apartigo en la jaro 1516, farigis kosmopolita vojkrucigo de diversaj judaj komunumoj kaj influa loko de kultura intersango inter judoj kaj nejudoj.